Laws About Social Justice

Exodus 22

16 Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fiancxinigita, kaj kusxos kun sxi, tiam li donu al sxi doton kaj prenu sxin al si kiel edzinon. 17 Se sxia patro ne volos doni sxin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.

18 Sorcxistinon ne lasu vivi.

19 CXiu, kiu kusxis kun bruto, estu mortigita.

20 Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.

21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 22 Vidvinon kaj orfon ne premu. 23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi auxdos ilian krion; 24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

25 Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malricxulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn. 26 Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiajxon, tiam antaux la subiro de la suno redonu gxin al li; 27 cxar gxi estas lia sola kovro, gxi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi auxdos, cxar Mi estas favorkora.

28 Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.

29 Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi. 30 Tiel same agu kun via bovo kaj via sxafo; sep tagojn gxi restu kun sia patrino, en la oka tago donu gxin al Mi.

31 Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, dissxiritan sur la kampo, ne mangxu; al hundo jxetu gxin.

Exodus 23

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. 2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero. 3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.

4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li. 5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.

6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero. 7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon. 8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.

9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Next Book Next Book