Laws About Restitution

Exodus 21

33 Se iu malfermos kavon, aux elfosos kavon, kaj ne kovros gxin, kaj falos tien bovo aux azeno, 34 tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al gxia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.

35 Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu. 36 Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antauxe, kaj gxia mastro gxin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.

Exodus 22

1 Se iu sxtelos bovon aux sxafon kaj bucxos gxin aux vendos gxin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar sxafojn pro la sxafo. 2 Se iu trovos sxtelanton cxe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne jugxu lin pro la sango. 3 Sed se lumis super li la suno, tiam oni jugxu lin pro la sango. La sxtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia sxtelo. 4 Se la sxtelitajxo, cxu gxi estas bovo, cxu azeno, cxu sxafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.

5 Se iu difektos kampon aux vinberejon, lasante sian bruton, ke gxi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonajxo el sia kampo kaj per plejbonajxo el sia vinberejo.

6 Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aux starantan grenon aux kampon, tiam tiu kompensu, kiu kauxzis la brulon.

7 Se iu donos al sia proksimulo monon aux uzatajxojn, por konservi, kaj ili estos sxtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la sxtelinto estos trovita, li kompensu duoble. 8 Se la sxtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj jxuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo. 9 Pri cxiu maljustajxo, cxu gxi estos pri bovo, cxu pri azeno, cxu pri sxafo, cxu pri vesto, pri cxiu perditajxo, pri kiu iu diros, ke gxi estas lia, la afero de ambaux devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.

10 Se iu donos al sia proksimulo azenon aux bovon aux sxafon aux alian bruton, por konservi, kaj gxi mortos aux estos difektita aux forkaptita, kaj neniu tion vidos, 11 tiam jxuro antaux la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo, kaj gxia mastro gxin prenos kaj li ne kompensos. 12 Sed se oni gxin sxtelos de li, tiam li devas kompensi al gxia mastro. 13 Se gxi estos dissxirita, li prezentu ateston, kaj la dissxiritajxon li ne kompensos.

14 Se iu gxin prenos prunte de sia proksimulo, kaj gxi estos difektita aux mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi. 15 Se gxia mastro estis apud gxi, tiam li ne devas kompensi. Se gxi estis dungita, li perdis sian dungomonon.

Next Book Next Book