Luke 13

Repent or Perish

1 Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj. 2 Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos. 4 Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem? 5 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.

The Parable of the Barren Fig Tree

6 Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis. 7 Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron? 8 Sed li responde diris:Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon; 9 kaj se gxi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.

A Woman with a Disabling Spirit

10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. 11 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi. 12 Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13 Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi? 16 Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago? 17 Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.

The Mustard Seed and the Leaven

18 Kaj li diris:Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi gxin komparu? 19 GXi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj.

20 Poste li diris:Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 GXi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.

The Narrow Door

22 Kaj li iris tra urboj kaj vilagxoj, instruante kaj irante cxiam pluen al Jerusalem. 23 Kaj iu diris al li:Sinjoro, cxu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: 24 Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. 25 Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; 26 tiam vi ekparolos:Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; 27 kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco. 28 Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. 29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio. 30 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.

Lament over Jerusalem

31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin. 32 Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. 33 Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem. 34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Previous Book Next Book