A Woman with a Disabling Spirit

Luke 13

10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. 11 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi. 12 Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13 Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi? 16 Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago? 17 Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.

Next Book Next Book