Jesus at the Feast of Booths

John 7

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin. 2 La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis. 3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta. 7 La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj. 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis. 9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo.

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete. 11 La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas? 12 Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason. 13 Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj.

14 Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. 15 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte? 16 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem. 18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li. 19 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min? 20 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21 Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio. 22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? 24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

Next Book Next Book