By Faith, or by Works of the Law?

Galatians 3

1 Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. 2 Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido? 3 CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas? 4 CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. 5 CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido? 6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. 8 Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj. 9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

Next Book Next Book