Acts 13

Barnabas and Saul Sent Off

1 Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo. 2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3 Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

Barnabas and Saul on Cyprus

4 Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro. 5 Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6 Kaj trairinte la tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7 kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio. 8 Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9 Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11 Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn. 12 Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.

Paul and Barnabas at Antioch in Pisidia

13 Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem. 14 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis. 15 Kaj post la legado de la legxo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante:Fratoj, se estas cxe vi vorto de admono por la popolo, parolu.

16 Kaj Pauxlo, starigxinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, auxskultu. 17 La Dio de cxi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie. 18 Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto. 19 Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por cxirkaux kvarcent kvindek jaroj; 20 kaj post tio Li donis jugxistojn gxis la profeto Samuel. 21 Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj. 22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li plenumos Mian tutan volon. 23 El lia idaro Dio laux promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, 24 kiam Johano jam predikis antaux lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael. 25 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris:Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.

26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de cxi tiu savo. 27 CXar la logxantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la vocxojn de la profetoj cxiusabate legatajn. 28 Kaj trovinte en li nenian kauxzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29 Kaj plenuminte cxion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignajxo kaj metis lin en tombon. 30 Sed Dio levis lin el la mortintoj; 31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj cxe la popolo. 32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,

33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis.

34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkorajxojn de David.

35 CXar li ankaux diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per cxi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39 kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo. 40 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:

41 Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, CXar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke cxi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43 Kaj kiam la sinagogo disigxis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Pauxlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urgxe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

44 En la sekvanta sabato preskaux la tuta urbo kolektigxis, por auxdi la vorton de Dio. 45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj blasfemis. 46 Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

47 CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero.

48 Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al Ikonio. 52 Kaj la discxiploj plenigxis de gxojo kaj de la Sankta Spirito.

Previous Book Next Book