Barnabas and Saul on Cyprus

Acts 13

4 Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro. 5 Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6 Kaj trairinte la tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7 kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio. 8 Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9 Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10 diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11 Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn. 12 Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.

Next Book Next Book