Acts 14

Paul and Barnabas at Iconium

1 Kaj en Ikonio ili ambaux eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. 2 Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraux la fratoj. 3 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj farigxu per iliaj manoj. 4 Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj. 5 Kaj kiam farigxis atenco de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj sxtonmortigi ilin, 6 sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon; 7 kaj tie ili proklamis la evangelion.

Paul and Barnabas at Lystra

8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10 diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris. 11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris, levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo:La dioj en homa formo malsupreniris al ni. 12 Kaj Barnabason ili nomis Zeuxs, kaj Pauxlon Hermes, cxar cxi tiu estis la cxefa parolanto. 13 Kaj la pastro de la Zeuxs, kiu estis antaux la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14 Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas, auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la amason, kriante, 15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili; 16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo. 18 Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili.

Paul Stoned at Lystra

19 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis. 20 Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe. 21 Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia, 22 firmigante la animojn de la discxiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio. 23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en cxiu eklezio, kaj pregxinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.

Paul and Barnabas Return to Antioch in Syria

24 Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion. 25 Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia; 26 kaj de tie ili sxipiris al Antiohxia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis. 27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis cxion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido. 28 Kaj ili restis kelkan tempon kun la discxiploj.

Previous Book Next Book