Acts 11

Peter Reports to the Church

1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, auxdis, ke la nacianoj ankaux ricevis la vorton de Dio. 2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3 dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili. 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5 Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi; 6 kun fiksa rigardo mi gxin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovagxajn bestojn kaj rampajxojn kaj birdojn de la cxielo. 7 Kaj mi auxdis vocxon dirantan al mi:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 8 Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon. 9 Sed vocxo respondis al mi la duan fojon el la cxielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10 CXi tio farigxis trifoje, kaj cxio estis retirata en la cxielon. 11 Kaj jen antaux la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos. 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

The Church in Antioch

19 Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. 20 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antiohxian, parolis al la Grekoj ankaux, predikante la Sinjoron Jesuo. 21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro. 22 Kaj la raporto pri tio estis auxdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason gxis Antiohxia; 23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; 24 cxar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldonigxis al la Sinjoro. 25 Kaj li iris al Tarso, por sercxi Sauxlon; 26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antiohxia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antiohxia la discxiploj unue nomigxis Kristanoj.

27 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojagxis al Antiohxia. 28 Kaj starigxis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klauxdio. 29 Kaj la discxiploj decidis, ke cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en Judujo; 30 tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.

Previous Book Next Book