Peter Reports to the Church

Acts 11

1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, auxdis, ke la nacianoj ankaux ricevis la vorton de Dio. 2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3 dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili. 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5 Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi; 6 kun fiksa rigardo mi gxin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovagxajn bestojn kaj rampajxojn kaj birdojn de la cxielo. 7 Kaj mi auxdis vocxon dirantan al mi:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 8 Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon. 9 Sed vocxo respondis al mi la duan fojon el la cxielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10 CXi tio farigxis trifoje, kaj cxio estis retirata en la cxielon. 11 Kaj jen antaux la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos. 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18 Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

Next Book Next Book