Why Do You Hide Yourself?

Psalm 10

1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis. 3 CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon. 4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En cxiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas. 5 Li cxiam iras forte laux siaj vojoj; Viaj jugxoj estas tro alte super li; CXiujn siajn malamikojn li forspitas. 6 Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone. 7 Lia busxo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero. 8 Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon. 9 Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton. 10 Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn. 11 Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

12 Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn. 13 Por kio malpiulo malsxatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon? 14 Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto. 15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.

16 La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero. 17 Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon, 18 Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.

Next Book Next Book