I Will Recount Your Wonderful Deeds

Psalm 9

1 Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn. 2 Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

3 CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi. 4 CXar Vi faris por mi jugxon kaj plenumon de legxo; Vi sidigxis sur la trono, Vi justa jugxanto.

5 Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne. 6 La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.

7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo. 8 Kaj Li jugxos la mondon kun justeco, Li plenumos legxojn inter la popoloj kun senpartieco.

9 Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero. 10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.

11 Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn. 12 CXar vengxante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfelicxuloj.

13 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto, 14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.

15 Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo. 16 Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

17 La malbonuloj reiru en SXeolon, CXiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

18 CXar ne por cxiam malricxulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

19 Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu; La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo. 20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.

Next Book Next Book