The Lord Rebukes Job's Friends

Job 42

7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano:Mia kolero ekflamis kontraux vi kaj kontraux viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep sxafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob pregxos por vi; cxar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaux Mi tiel gxuste, kiel Mia servanto Ijob. 9 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la SXuhxano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.

Next Book Next Book