Job's Confession and Repentance

Job 42

1 Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

2 Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi. 3 Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas. 4 Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi. 5 Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis. 6 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Next Book Next Book