The Lord Restores Job's Fortunes

Job 42

10 Kaj la Eternulo redonis la forprenitajxon al Ijob, kiam li pregxis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol cxio, kion li havis antauxe. 11 Kaj venis al li cxiuj liaj fratoj kaj cxiuj liaj fratinoj kaj cxiuj liaj antauxaj konatoj, kaj ili mangxis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj cxiu el ili donis al li po unu kesito, kaj cxiu po unu ora ringo.

12 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil sxafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn. 13 Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn. 14 Al unu el cxi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuhx. 15 Kaj en la tuta lando ne trovigxis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedajxon inter iliaj fratoj. 16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn gxis la kvara generacio. 17 Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satigxinta de la vivo.

Next Book Next Book