1 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:
2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis; 3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo; 4 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo; 5 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj; 6 Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo! 7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris; 9 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon; 10 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato. 11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon. 18 Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj; 19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj. 20 Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano.
21 Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn. 22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin. 23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo. 24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis. 25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.
1 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj; 2 Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon; 3 Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; 4 Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. 5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston; 6 En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj; 7 Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas; 8 Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
9 Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado. 10 Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon. 11 Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon. 12 Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn; 13 Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton; 14 Ili venas kiel tra largxa brecxo, JXetas sin tumulte. 15 Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.
16 Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero. 17 En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas. 18 Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo. 19 Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro. 20 Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min. 21 Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon. 22 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego. 23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.
24 Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfelicxo? 25 CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo? 26 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo. 27 Miaj internajxoj bolas kaj ne cxesas; Atakis min tempo de mizero. 28 Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias. 29 Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj. 30 Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego. 31 Mia harpo farigxis plendilo, Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj.