Job 29

Job's Summary Defense

1 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis; 3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo; 4 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo; 5 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj; 6 Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo! 7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo, 8 Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris; 9 Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon; 10 La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato. 11 Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min; 12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi. 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo. 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo; 16 Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis; 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon. 18 Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj; 19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj. 20 Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano.

21 Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn. 22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin. 23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo. 24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis. 25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.

Previous Book Next Book