Job Continues: Where Is Wisdom?

Job 28

1 La argxento havas lokon, kie oni gxin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni gxin fandas. 2 La fero estas ricevata el polvo, Kaj el sxtono oni fandas la kupron. 3 Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo. 4 Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj. 5 La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaux per fajro. 6 GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.

7 La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis. 8 Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj, Ne iris sur gxi leono.

9 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo. 10 En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo. 11 Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.

12 Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento? 13 La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj. 14 La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi. 15 Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi. 16 Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. 17 Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro. 18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj. 19 Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo.

20 De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento? 21 Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo. 22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.

23 Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon; 24 CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo. 25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure, 26 Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro: 27 Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin; 28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Next Book Next Book