Dedication of the Wall

Nehemiah 12

27 CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj, 29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem. 30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.

31 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn hxorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, cxe la Pordego de Sterko. 32 Kaj post ili iris Hosxaja, kaj duono de la estroj de Judujo, 33 kaj Azarja, Ezra, Mesxulam, 34 Jehuda, Benjamen, SXemaja, kaj Jeremia. 35 El la pastridoj kun trumpetoj:Zehxarja, filo de Jonatan, filo de SXemaja, filo de Matanja, filo de Mihxaja, filo de Zakur, filo de Asaf; 36 kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto. 37 Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.

38 La dua hxoro iris kontrauxe de ili, kaj post gxi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj gxis la Largxa Murego, 39 al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fisxoj, al la turo de HXananel, al la turo Mea, gxis la Pordego de SXafoj; kaj ili haltis cxe la Pordego de la Malliberejo. 40 Kaj ambaux hxoroj haltis cxe la domo de Dio, ankaux mi kaj duono de la estroj kun mi, 41 kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Mihxaja, Eljoenaj, Zehxarja, HXananja, kun trumpetoj, 42 kaj Maaseja, SXemaja, Eleazar, Uzi, Jehohxanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj lauxte kantis la kantistoj; ilia cxefo estis Jizrahxja. 43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

Next Book Next Book