This Day Is Holy

Nehemiah 8

9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo. 10 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto. 11 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju. 12 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.

Next Book Next Book