Ezra Reads the Law

Nehemiah 8

1 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael. 2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato. 3 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo. 4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam. 5 Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis. 6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere. 7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko. 8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.

Next Book Next Book