Feast of Booths Celebrated

Nehemiah 8

13 En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo. 14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato, 15 kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj, por fari lauxbojn, kiel estas skribite. 16 Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de Efraim. 17 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda gxojo. 18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.

Next Book Next Book