Judah Defeated

2 Chronicles 28

5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la regxo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaux en la manon de la regxo de Izrael li estis transdonita, kaj cxi tiu faris al li grandan baton. 6 Pekahx, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj cxiuj estis homoj bravaj-pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. 7 Kaj Zihxri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la regxo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la regxo.

8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaux multe da rabajxo ili prenis de ili kaj venigis la rabajxon en Samarion. 9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaux la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili:Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraux la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la cxielon. 10 Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi farigxos ja kulpaj antaux la Eternulo, via Dio. 11 Auxskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, cxar ekscitigxis kontraux vi la flamo de kolero de la Eternulo.

12 Tiam levigxis kelkaj el la cxefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehohxanan, Berehxja, filo de Mesxilemot, Jehxizkija, filo de SXalum, kaj Amasa, filo de HXadlaj, kontraux tiuj, kiuj venis el la militistaro, 13 kaj diris al ili:Ne konduku cxi tien la kaptitojn, cxar novan nian kulpon antaux la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraux Izrael. 14 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitajxon antaux la estroj kaj la tuta komunumo. 15 Kaj levigxis la viroj, menciitaj laux iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj cxiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitajxo, vestis ilin, donis al ili sxuojn, donis al ili mangxi kaj trinki, sxmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj cxiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jerihxon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

16 En tiu tempo la regxo Ahxaz sendis al la regxoj de Asirio, ke ili helpu al li. 17 Ankaux la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn. 18 Ankaux la Filisxtoj invadis la urbojn de la malaltajxo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-SXemesx, Ajalon, Gederot, Sohxo kun gxiaj filinurboj, Timna kun gxiaj filinurboj, kaj Gimzo kun gxiaj filinurboj, kaj enlogxigxis tie. 19 CXar la Eternulo humiligis Judujon pro Ahxaz, regxo de Izrael, kiu malcxastigis Judujon kaj krimis antaux la Eternulo. 20 Kaj venis kontraux lin Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj premis lin, anstataux subteni lin; 21 cxar Ahxaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la regxo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.

Next Book Next Book