Ahaz Reigns in Judah

2 Chronicles 28

1 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, kiel lia patro David. 2 Li iradis laux la vojoj de la regxoj de Izrael, kaj li ecx faris fanditajn statuojn de Baaloj; 3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj; 4 li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.

Next Book Next Book