Ahaz's Idolatry

2 Chronicles 28

22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraux la Eternulo, li, la regxo Ahxaz. 23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris:La dioj de la regxoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kauxzis falon al li kaj al la tuta Izrael. 24 Kaj Ahxaz kolektis cxiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li sxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en cxiuj anguloj de Jerusalem. 25 Kaj en cxiuj urboj de Judujo li faris altajxojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj. 26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antauxa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael. 27 Kaj Ahxaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; cxar oni ne metis lin en la tombojn de la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filoj HXizkija.

Next Book Next Book