Amaziah's Idolatry

2 Chronicles 25

14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis. 15 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano? 16 Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

Next Book Next Book