Israel Defeats Amaziah

2 Chronicles 25

17 Amacja, regxo de Judujo, konsiligxis, kaj sendis al Joasx, filo de Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn. 18 Tiam Joasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon. 19 Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fierigxis kaj sercxas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?

20 Sed Amacja ne obeis; cxar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom. 21 Kaj eliris Joasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo. 22 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo. 23 Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Joasx, filo de Jehoahxaz, kaptis Joasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj. 24 Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de Dio cxe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.

25 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Joasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn. 26 La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj de Izrael. 27 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis. 28 Kaj oni venigis lin sur cxevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.

Next Book Next Book