Amaziah's Victories

2 Chronicles 25

5 Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laux patrodomoj, laux milestroj kaj centestroj, cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon. 6 Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da argxento. 7 Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho regxo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, cxar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun cxiuj idoj de Efraim; 8 sed iru vi sola, agu kuragxe en la milito; alie Dio faligos vin antaux la malamiko, cxar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi. 9 Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio. 10 Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraux Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero. 11 Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil; 12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis. 13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo.

Next Book Next Book