1 La agxon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem. 2 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne el plena koro. 3 Kiam lia regxado fortikigxis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron. 4 Sed iliajn filojn li ne mortigis, cxar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante:Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed cxiu devas morti pro sia peko.