Joash Assassinated

2 Chronicles 24

23 Post paso de unu jaro eliris kontraux lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo cxiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakirajxon ili sendis al la regxo de Damasko. 24 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.

25 Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj. 26 La konspirintoj kontraux li estis:Zabad, filo de la Amonidino SXimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino SXimrit. 27 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.

Next Book Next Book