Joash Made King

2 Chronicles 23

1 Sed en la sepa jaro kuragxis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jerohxam, Isxmael, filo de Jehohxanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Elisxafat, filo de Zihxri; 2 kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el cxiuj urboj de Judujo kaj la cxefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon. 3 Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la regxo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la regxo devas regxi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David. 4 Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj, 5 triono en la regxa domo, kaj triono cxe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; cxi tiuj povas eniri, cxar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo. 7 Kaj la Levidoj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.

8 La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn. 9 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, sxildojn, kaj mansxildojn de la regxo David, kiuj estis en la domo de Dio. 10 Kaj li starigis la tutan popolon, cxiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo. 11 Kaj oni elkondukis la regxidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin regxo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la regxo!

Next Book Next Book