Athaliah Reigns in Judah

2 Chronicles 22

10 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron de la domo de Jehuda. 11 Sed Jehosxabeat, filino de la regxo, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la cxambro de litoj; kaj kasxis lin Jehosxabeat, filino de la regxo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (cxar sxi estis fratino de Ahxazja), for de Atalja, kaj cxi tiu lin ne mortigis. 12 Kaj li restis kasxita cxe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja regxis en la lando.

Next Book Next Book