Athaliah Executed

2 Chronicles 23

12 Kiam Atalja auxdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la regxon, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. 13 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro! 14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn; kaj kiu sxin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo. 15 Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris tra la enirejo de la Pordego de CXevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.

Next Book Next Book