Priests and Levites Come to Jerusalem

2 Chronicles 11

13 La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj; 14 la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo. 15 Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris. 16 Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 17 Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

Next Book Next Book