Rehoboam's Family

2 Chronicles 11

18 Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj. 19 SXi naskis al li filojn:Jeusx, SXemarja, kaj Zaham. 20 Post sxi li prenis Maahxan, filinon de Absxalom; kaj sxi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj SXelomiton. 21 Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn. 22 Rehxabeam starigis Abijan, filon de Maahxa, kiel cxefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin regxo. 23 Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.

Next Book Next Book