Rehoboam Secures His Kingdom

2 Chronicles 11

1 Kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam. 2 Sed aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, homo de Dio, dirante: 3 Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene: 4 Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.

5 Rehxabeam logxis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikajxojn en la urboj de Judujo. 6 Li prikonstruis Bet-Lehxemon, Etamon, Tekoan, 7 Bet-Curon, Sohxon, Adulamon, 8 Gaton, Maresxan, Zifon, 9 Adoraimon, Lahxisxon, Azekan, 10 Corean, Ajalonon, kaj HXebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen. 11 Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino. 12 Kaj en cxiu urbo li kolektis sxildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.

Next Book Next Book