If My People Pray

2 Chronicles 7

11 Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la regxan domon, kaj cxion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo. 12 Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li:Mi auxdis vian pregxon, kaj Mi elektis al Mi cxi tiun lokon kiel domon de oferoj. 13 Se Mi sxlosos la cxielon tiel, ke ne estos pluvo, aux se Mi ordonos al la lokustoj primangxi la teron, aux se Mi sendos peston sur Mian popolon, 14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon. 15 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al pregxo sur cxi tiu loko. 16 Nun Mi elektis kaj sanktigis cxi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiutempe. 17 Kaj se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al cxio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn legxojn kaj preskribojn: 18 tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro, reganta super Izrael.

19 Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos antaux ili: 20 tiam Mi elsxiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo, kaj Mi faros gxin proverbo kaj mokatajxo inter cxiuj popoloj. 21 Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos, kaj diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo? 22 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux ili kaj servis al ili-pro tio Li venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

Next Book Next Book