The Mighty Men Join David

1 Chronicles 12

1 Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraux kasxita antaux Saul, filo de Kisx; ili ankaux estis inter la herooj, helpantoj en la milito; 2 armitaj per pafarko, povosciantaj jxeti sxtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj: 3 la cxefo Ahxiezer, kaj Joasx, filoj de SXemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Berahxa, kaj Jehu, la Anatotano, 4 Jisxmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jahxaziel, Johxanan, kaj Jozabad, la Gederaano, 5 Eluzaj, Jerimot, Bealja, SXemarja, kaj SXefatja, la HXarufano, 6 Elkana, Jisxija, Azarel, Joezer, kaj Jasxobeam, la Korahxidoj, 7 Joela kaj Zebadja, filoj de Jerohxam, el Gedor.

8 El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj: 9 Ezer estis la cxefo, Obadja la dua, Eliab la tria, 10 Misxmana la kvara, Jeremia la kvina, 11 Ataj la sesa, Eliel la sepa, 12 Johxanan la oka, Elzabad la nauxa, 13 Jeremia la deka, Mahxbanaj la dek-unua. 14 CXi tiuj el la Gadidoj estis cxefoj en la militistaro:la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil. 15 Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam gxi inundis siajn ambaux bordojn, kaj ili dispelis cxiujn logxantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.

16 Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David. 17 Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.

18 Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.

19 Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul. 20 Kiam li venis en Ciklagon, aligxis al li el la Manaseidoj:Adnahx, Jozabad, Jediael, Mihxael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj. 21 Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro. 22 CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.

23 Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo: 24 da Jehudaidoj, portantaj sxildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro; 25 el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent; 26 el la Levidoj estis kvar mil sescent; 27 kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent; 28 kaj Cadok, kuragxa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj; 29 el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul; 30 el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj; 31 el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon; 32 el la Isahxaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent cxefoj, kaj cxiuj iliaj fratoj agis laux iliaj vortoj; 33 el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo; 34 el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun sxildoj kaj lancoj; 35 el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent; 36 el la Asxeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil; 37 de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.

38 CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon. 39 Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili; 40 ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.

Next Book Next Book