Ahaziah Reigns in Judah

2 Kings 8

25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo. 26 La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael. 27 Kaj li iradis laux la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li estis boparenco de la domo de Ahxab.

28 Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon. 29 Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.

Next Book Next Book