Jehu Anointed King of Israel

2 Kings 9

1 La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead. 2 Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron. 3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.

4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead. 5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni cxiuj? Li respondis:Al vi, ho estro. 6 Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la Eternulo, super Izrael. 7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la mano de Izebel. 8 Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 9 Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo de Ahxija. 10 Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.

11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon. 12 Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. 13 Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu farigxis regxo.

Next Book Next Book