Jehoram Reigns in Judah

2 Kings 8

16 En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo. 17 Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem. 18 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo. 19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.

20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon. 21 Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj. 22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo. 23 La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 24 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.

Next Book Next Book