Rehoboam Reigns in Judah

1 Kings 14

21 Rehxabeam, filo de Salomono, regxis en Judujo. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 22 Kaj la Judoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol cxio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis. 23 Kaj ankaux ili konstruis al si altajxojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu brancxoricxa arbo. 24 Ankaux malcxastistoj estis en la lando; ili faris cxiujn abomenindajxojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj.

25 En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon. 26 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux cxiujn orajn sxildojn, kiujn faris Salomono. 27 Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo. 28 Kaj cxiufoje, kiam la regxo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la cxambron de la korpogardistoj.

29 La cetera historio de Rehxabeam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 30 Kaj inter Rehxabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo. 31 Kaj Rehxabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Abijam.

Next Book Next Book