Shimei Curses David

2 Samuel 16

5 Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis. 6 Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li. 7 Kaj tiel parolis SXimei, insultante:For, for, sangavidulo, malbonagulo! 8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi farigxis regxo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Absxalom; tion vi havas pro via malboneco, cxar vi estas sangavidulo.

9 Tiam Abisxaj, filo de Ceruja, diris al la regxo:Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la regxon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon. 10 Sed la regxo diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; cxar la Eternulo diris al li:Insultu Davidon. Kiu povas diri:Kial vi tion faras? 11 Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li. 12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado. 13 Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon. Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li, iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur lin teron. 14 La regxo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

Next Book Next Book