David and Ziba

2 Samuel 16

1 Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino. 2 Kaj la regxo diris al Ciba:Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis:La azenoj estas por la domo de la regxo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por mangxi, kaj la vino por trinki por la lacigxintoj en la dezerto. 3 Kaj la regxo diris:Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la regxo:Li sidas en Jerusalem, cxar li diras:Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro. 4 Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.

Next Book Next Book