15 Dume Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Ahxitofel kun li. 16 Kiam HXusxaj, la Arkano, amiko de David, venis al Absxalom, li diris al Absxalom:Vivu la regxo! vivu la regxo! 17 Kaj Absxalom diris al HXusxaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko? 18 Sed HXusxaj respondis al Absxalom:Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj cxi tiu popolo kaj cxiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos. 19 Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
20 Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari. 21 Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi. 22 Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj. 23 La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.