David's Wives Are Captured

1 Samuel 30

1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro. 2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon. 3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon. 4 Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori. 5 La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 6 Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.

7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David. 8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos. 9 Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis. 10 Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.

11 Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon. 12 Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon. 13 Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj. 14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro. 15 Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.

Next Book Next Book