Jonathan Defeats the Philistines

1 Samuel 14

1 Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de la Filisxtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris. 2 Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li cxirkaux sescent homoj. 3 Kaj Ahxija, filo de Ahxitub, frato de Ikabod, filo de Pinahxas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en SXilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris. 4 Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filisxtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene. 5 Unu roko elstaris norde kontraux Mihxmasx, kaj la dua sude kontraux Geba.

6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto:Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; cxar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aux per malmulto. 7 Kaj lia armilportisto diris al li:Faru cxion, kion diras al vi via koro; iru antauxen, mi iros kun vi, kien vi volas. 8 Tiam Jonatan diris:Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili. 9 Se ili diros al ni tiel:Restu, gxis ni atingos vin-tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili; 10 sed se ili diros tiel:Venu al ni supren-tiam ni supreniros; cxar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno. 11 Kaj ili ambaux aperis antaux la garnizono de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj diris:Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kasxis. 12 Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris:Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto:Sekvu min, cxar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael. 13 Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaux Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li. 14 La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis cxirkaux dudek homoj, sur la spaco de cxirkaux duontaga plugado. 15 Tiam farigxis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaux ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio.

16 La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso dissxutigxis kaj kuras en diversajn flankojn. 17 Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis cxe li:Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montrigxis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto. 18 Kaj Saul diris al Ahxija:Venigu la keston de Dio; cxar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj. 19 Kaj dum Saul parolis ankoraux kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filisxtoj farigxis ankoraux pli granda. Kaj Saul diris al la pastro:Retiru vian manon. 20 Kaj kolektigxis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de cxiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda. 21 Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filisxtoj antauxe kaj venis kune kun ili en tendaro cxirkauxen, ili ankaux aligxis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan. 22 Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj sin kasxis sur la monto de Efraim, auxdis, ke la Filisxtoj forkuras, kaj ili ankaux aligxis kontraux ili batale. 23 Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo dauxris gxis Bet-Aven.

Next Book Next Book