Saul's Unlawful Sacrifice

1 Samuel 13

8 Kaj li atendis sep tagojn gxis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disigxi de li. 9 Tiam Saul diris:Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaux li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx; 12 kaj mi diris:Nun la Filisxtoj atakos min cxi tie en Gilgal, kaj mi ankoraux ne pregxis antaux la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne. 14 Sed nun via regxado ne longe dauxros:la Eternulo elsercxis al Si viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

15 Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux sescent homoj. 16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filisxtoj staris tendare en Mihxmasx. 17 Kaj eliris el la tendaro de la Filisxtoj tri tacxmentoj da ekstermantoj:unu tacxmento direktis sin laux la vojo al Ofra, al la lando SXual; 18 la dua tacxmento direktis sin laux la vojo al Bet-HXoron; kaj la tria tacxmento direktis sin laux la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.

19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon. 20 Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon. 21 Kaj la trancxrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakrigxis. 22 Tial en la tago de la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe Saul kaj cxe lia filo Jonatan. 23 Dume gardistaro el la Filisxtoj eliris al la trapasejo de Mihxmasx.

Next Book Next Book