24 La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu mangxos panon antaux la vespero, antaux ol mi vengxos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon. 25 Kaj cxiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero. 26 Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la busxo, cxar la popolo timis la jxuron. 27 Sed Jonatan ne auxdis, kiam lia patro jxurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis gxin en la mielcxelaro, kaj almetis sian manon al la busxo, kaj liaj okuloj revigligxis. 28 Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris:Via patro jxurligis la popolon, dirante:Malbenita estu tiu, kiu ion mangxos hodiaux; kaj la popolo lacigxis. 29 Tiam Jonatan diris:Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigligxis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el cxi tiu mielo. 30 Se la popolo mangxus hodiaux el la militakirajxo, kion gxi prenis de siaj malamikoj kaj kion gxi trovis, cxu nun ne pligrandigxus la venkobato kontraux la Filisxtoj?
31 Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filisxtojn de Mihxmasx gxis Ajalon; kaj la popolo forte lacigxis. 32 Kaj la popolo jxetis sin sur la militakirajxon; kaj ili prenis sxafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj bucxis ilin sur la tero, kaj la popolo mangxis kune kun la sango. 33 Oni raportis al Saul, dirante:Jen la popolo pekas antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj li diris:Vi faris kontrauxlegxajxon; rulu nun al mi grandan sxtonon. 34 Kaj Saul diris:Disiru en la popolon, kaj diru al gxi:CXiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian sxafon, kaj bucxu gxin cxi tie kaj mangxu, kaj ne peku antaux la Eternulo, mangxante kun la sango. Kaj cxiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj bucxis tie. 35 Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.
36 Kaj Saul diris:Ni postkuru la Filisxtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, gxis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris:Faru cxion, kio placxas al vi. Kaj la pastro diris:Ni turnu nin cxi tie al Dio. 37 Kaj Saul demandis Dion:CXu mi iru post la Filisxtoj? cxu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago. 38 Tiam Saul diris:Venu cxi tien cxiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaux. 39 CXar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael:se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li. 40 Tiam li diris al cxiuj Izraelidoj:Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul:Faru tion, kio placxas al vi. 41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael:Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa. 42 Tiam Saul diris:Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan.
43 Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu. 44 Kaj Saul diris:Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti. 45 Sed la popolo diris al Saul:CXu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, ecx unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, cxar kun Dio li agis hodiaux. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis. 46 Kaj Saul foriris de la Filisxtoj, kaj la Filisxtoj iris sur sian lokon.